Unuflanka Deklaro de Sendependeco de Rodezio

La Unuflanka Deklaro de Sendependeco (UDS) estis proklamo adoptita de la ministraro de Rodezio en la 11a tago de novembro 1965, anoncante, ke Rodezio, tiam brita teritorio en suda Afriko kiu jam regis sin mem ekde 1923, nun rigardas sin sendependa suverena ŝtato. La kulmino de longedaŭra disputo inter la brita kaj rodezia registaroj koncerne la kondiĉojn sub kiuj tiu lasta povus iĝi plene sendependa, ĝi estis la unua unuflanka rompiĝo el la Unuiĝinta Reĝlando fare de kolonio ekde la Usona Deklaro de Sendependeco antaŭ preskaŭ du jarcentoj. Britio, la Komunumo de Nacioj kaj la Unuiĝintaj Nacioj ĉiuj opiniis la UDS de Rodezio kontraŭleĝa, kaj ekonomiaj embargoj, unuafoje en la historio de la UN, estis truditaj al la sendependiĝanta kolonio. Inter preskaŭ senescepta internacia izoleco, Rodezio daŭris kiel neagnoskita ŝtato kun la helpo de Sud-Afriko kaj Portugalio.

La rodezia registaro, kiu plejparte konsistis el membroj de la blanka malplimulto de la lando, ĉirkaŭ 5% de la loĝantaro, indignis kiam, meze de la malkoloniigado kaj la Vento de Ŝanĝiĝo, malpli evoluigitaj afrikaj kolonioj en la nordo sen kompareblaj spertoj pri memregado rapide antaŭeniris al sendependiĝo dum la fruaj 1960aj jaroj, dum al Rodezio estis rifuzita suvereneco sub la graviĝanta principo pri "neniu sendependiĝo antaŭ regado de la plimulto" ("NIBMAR"). La plejmulto de blankaj rodezianoj sentis, ke ili meritis sendependecon post kvar jardekoj da memregado kaj ke Britio perfidis ilin per malpermeso de tio. Tio, kune kun akra nevolemo de la kolonia registaro transdoni potencon al nigraj naciistoj—la montrado de rasaj streĉitecoj, kontraŭ-komunismo dum la Malvarma Milito kaj la timo ke distopia Kongo-stila situacio povus esti rezulto—kreis la impreson, ke se Britio ne donas sendependecon, Rodezio eble estus prava pri unuflanka preno de sendependeco.

Plenhalto okazis inter la brita kaj rodezia ĉefministroj, Harold Wilson kaj Ian Smith respektive, inter 1964 kaj 1965. Disputado ĉirkaŭis la britan kondiĉon ke la postuloj por sendependeco devis esti akcepteblaj "al la popolo ĝenerale"; Smith asertis, ke tio estis plenumita, dum Britio kaj nigraj naciistaj gvidantoj en Rodezio opiniis, ke tio ne estis. Wilson proponis, en la lastaj tagoj de oktobro 1965, ke Britio eventuale protektos iun nigran deputitaron en la rodezia parlamento per retiro de kelkaj el la potencoj transdonitaj al la kolonia registaro. Li ankaŭ prezentis preskribojn por esplora reĝa komisiono. Tiujn la rodezianoj trovis neakcepteblaj kaj Smith kaj lia ministraro deklaris sendependecon. Nomante tion ŝtatperfida, la brita kolonia guberniestro siro Humphrey Gibbs formale eksigis Smith kaj lian registaron, sed ili ignoris lin kaj komisiis "funkciulon administranta la registaron" por anstataŭigi Gibbs.

Dum neniu lando rekonis UDS, la Altkortumo de Rodezio opiniis la post-UDSan registaron laŭleĝa kaj de jure (laŭrajta) en 1968. En la komenco, la administracio de Smith konfesis daŭran lojalecon al la reĝino, sed tion forlasis en 1970 kiam ĝi deklaris respublikon en malsukcesa provo gajni eksterlandan rekonon. Komenciĝis du jarojn poste la Rodezia Arbusta Milito, intensa gerila konflikto inter la registaro kaj du rivalaj nigraj naciistaj grupoj subtenitaj de komunistoj, kaj post pluraj provoj fini la militon Smith konsentis al la Interna Akordiĝo kun ne-militantaj naciistoj en 1978. Sub tiuj preskriboj la lando estis reorganizita sub nigra regado kiel Zimbabvo-Rodezio en junio 1979, sed tiu ĉi nova ordo estis malakceptita de la gerilanoj kaj de la internacia komunumo. La Arbusta Milito daŭris ĝis Zimbabvo-Rodezio nuligis UDS konforme al la Interkonsento ĉe Lankastra Domo en decembro 1979. Post mallonga tempo de rekta brita regado, Britio donis sendependecon al Zimbabvo en 1980.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search